nillTf Ut•*
vMmsHmnL
&
Mpl.
!?::!>:
mmm
'■ttVnUji
■i-inffiHfffi:
§mw
mm
SmB
#
La Aŭstria Esperantistaro aliĝis al BoKoKo
En la redakclo de ,IK“ estas ricevita sckvanta rezoluclo:
La Aŭstria Esperanto-Kongreso 1947 en Kufstein aprobas ia sin-
tenon de ia aŭstria delegitaro ĉe la Universala Esp.-Kongreso 1947 en
Bern kaj decidas:
/1) La aŭstriaj esperantistoj - kolektiĝintaj dunt la aŭstria
Esperanto^kongreso 1947 en Ktifsteln kiel reprezentantoj de la
tutaŭstria' esperantistaro, konsiderante, ke nur la demokratio garan-
ttas la sendependecon kaj liberecon precipe de la malgrandaj nacioj,
malaprobas ĉiujn formojn de la naciismo kaj faŝismo.
Ili alvokas la aŭstriajn esperantistojn kaj Esperanto-unu-
iĝojn 'al aktiva subtenado de la demokrataj kaj pacemaj tendencoj.
2) Konsiderante, ke precipe la malgrandaj nŭcioj bezonas
Esperanton kaj ke la specialaj cirkonstancoj en tiaj landoj postulas
specialajn laborojn, ili aprobas la fondon de Bokoko de la Danub-
valaj landaj esperantistaj organizaĵoj kaj kun danko akceptas la
inviton al aktiva kunlaboro. /li esprimas la dezlron, ke ankaŭ ik
Esperantounuiĝoj ‘de la ceteraj eŭropaj malgrandaj statoj estu
invititaj al kunlaboro.
3) Kaŭze de tiu ĉi aliĝo la kongreso proponas, ke la orga-
niza formo estu plivastigita je Esperantista Danublanda Agad-
Komitato (EDAK).
4) La kongreso proponas, ke la unua komuna konferenco de
EDAK estu pentekoste 1948 en Budapest.
fll la membraro de ĉiuj aliĝintaj landaj Esperanto-organizoj . la
flŭstria Esperanto-Kongreso 1947 sendas fratajn salutojn kaj esperas,
ke la estonta komuna laboro estu sukcesplena!
/
JMMi U HUHHRA ESfEIUITISTIIl ALIfĴIS II 1110(0
\
LA NEŬTRALA KAJ LA LABORISTA ORGANIZAĴOJ HUNGARAJ UNUIĜIS
' %
La 8-an de decembro okazis sub prezido de parlamenta konsi-
lanto, prof. L. Kdkiny la ĝenerala kunveno de Hungara Esperanto-
Societo. Ĉefsekretario Berceli raportis, ke al la societo aliĝis jam 9
sindikatoj, kiel subtenantaj membroj. Malgrand^n subvencion dpnas'an-
kaŭ la ĉefurbo, kiu aranĝas du kursojn por pedagogoj kaj unu pof plen-
aĝuloj. Krom tiuj en la ĉefurbo kaj en ia ĉirkaŭajo funkcias 25 kursoj.
El tiuj 13 ĉe tramvojistoj kun po 20 partoprenantoj. En (Jjpest oficiala
kurso en la Socipoliti.ka Instituto. En Szeged — en la universitato. En
Oroshaza en 3 lernejoj proksimume 200 .personoj komencis lerni. Ĝis
nun venis anoncoj pri 22 grupoj.
ĉefa punkto estis deklaro de s-no Zsamboky pri unuiĝo de
Hungarlanda Laborista Societo Esperantista kun HES. De riun fstaŝ
nur unu organizo en la lando. Oni aklame akceptis la proponon kaj
oni elektis la novan estraron: prez. ŝtatsekretario Vasady-Kovars,
kunprezidantoj: B*ghy, Erdey Kdkenz, Szeremi, Tiborcz.
Oni proklamis la aliĝon de HES ŭl lĴEA kaj at la Balkana
Agadkomitato, kiu tiamaniere transformiĝu al Agadkomitato de la
Danublandaj Popoloj.
» r
■ *
SEPCEHT ESPEHAHTISTII ĈEEŜTIS U UHEHNtf FESTOH EN BUIAPEST
Pli ol 703 esperantistoj kaj amikoj de Esperanto plenigis la* 14-en
de Decembro la plej elegantan filmteatron de Budapest okaze de la
jubilea Zamenhof-festo. Paroladis ŝtatsekretario Vasadi Kovacs, prez
*de HES, Josefo Sogner, la urbestro de Budapest kaj Julio Baghy.
K. Kalocsay prezentis sian plej novan poemon „Balado pri Zamenhof *.
Dskhamis ankaŭ aktorino E. Mdra, poeto L. Tarkony, kantojn prezentis
kantistino L. Halmi kaj la populara M. Sarosi. La kantistaro „Magy-
.arsag u prezentis efike la himnojn kiaj laboristan kanton. Post parolado
de vicprez. I. Csurgai, oni prezentis filmon pri la rekonstruo de la
hungara ĉefurbo kun esperanta parolo ĝe J. Baghy.
Radio:
tllTMII ESPEMNIUIIIMIEISEIDII
PEI U FMIU MHI
Kun granda* ĝojo, la geesperan-
tistoj el ĉiuj landoj ekscios, ke la
ofidala franca radio en Parizo ĵus
kreis elsendojn en Esperanto, sur
mallongaj ondoj, aŭdeblajn en la
tuta mondo. Tiuj radiodisaŭdigoj'
okazas ĉlutage, ek de la 15-a de;
decembro sur 41 m. 21, dum pnu
kvaronhoro, de 18.15 h ĝis 1830
(laŭ franca horo), aŭ de 1715 h/
ĝis 17.30 (laŭ horsistemo de Gre-
enwich) kaj 19.15 h. ĝis 19.30 h..
laŭ Orienteŭropa tempo.
Tiun rezulton akins nia samidea-
no Pierre Delaire, direktoro’ de;
Nacia CentroEsperanto-Oficejo, kiu,,
cetere, jam gvidas esperanto-kur-
son ĉe la rjiikrofono de la Nacia
radio, de la 8-a de januaro 1947.
Tiuj elsendoj estos gvidataj de
nia fervora pariza samideanino,
f-ino Huguette Royer, fondintino
de Ligo France-Esperanto, kaj de
s-ro Delaire.; lli ambaŭ, ĉiutage,
animos tiujn elsendojn, kiujn par-
toprenos eminentaj gesamideanoj,
pritraktante ĉiajn temojn.
La devo de ĉiu leganto estas:
1) Konatigi tiujn elsendojn al
ĉiuj amikoj-esperantistoj.
2) Mnonci tiun gravan rezulton
por Esperanto per lanacilingva ga-
zetaro.
3) Tuj skribi, en Esperanto, al
„Radiodiffusion Frangaise, Emissi-
ons esperantistes vers 1’etianger,
118, Champs Elysees, Paris 8- # “
por donki kaj gratuJi.
En la monatoj januaro—Julio
1948 Loka KongreSa Komitato de
la 33-a Gniversala Kongreso de
Esperanto en Malmo 1948 okazigos
radiodisaŭdigojn la unuan dimanĉon
ĉiumonate, pere de kiuj LKK donos
informojh pri la kongreso kaj ĝiaj.
aranĝoj.
La disaŭdigoj do okazos dimanĉe
la 1/2, 7/3, 4/4, 2/5, 6/6 kaj 4/7
ĉiufoje 15.00—15.15 h. laŭ Green-
wich-tempo. Mallongaj ondoj 19.80
m. kaj 27 83 m
En Budapeŝta radio la 15-an de
septembro estis interparolo inter
la redaktoro de la radio, s-ro J.
Szintnyai kaj la partoprenintoj de
la Kongreso en Bern; inter ili pa-
rolis prof. Kokeny Baghy kaj fine,
transdoninte la sauton de la Hun-
gara radio al eksterlando, d-ro Ka-
locsay. Li menciis, ke pro la nokt-
mezaj <24.30) esp. disaŭdigoj de la
hungara radio ĝi interrilatis am
kun 24 landoj. Oni petas pluajn
sciigojn pri aŭdebleco.
1
KULTURA REVUO D E BALKANLANDAJ ESP E R ANi;,0-AS0CI0J
DUA JARO ADRESO: ALABIN 33, III ETAĜO, ĈAMBRO Jŭ 318, SOFIA — BULGARIO
\
«
4
4
\
DECEMBRO
19 4 7
»
l
fr
l
l
»
C E L A JARFINO
\
de Assen Grigorov
En la 1-a n-ro de la pasinta jarholekto de
„Internaciq Kulturo" ni jenmaniere skizis la pro-
gramon de nia gazeto:
„Konsekvenca batalo kontraŭ faŝismo, reakcio
kaj nacia subpremo, kontraŭ bruligantoj dc nova
terura milito, batalo por konservo de la paco, por
konstruado de solidareco internacia, batalo por
progreso, demokratio kaj homeco u .
En tiu ci batalo ni elpaŝis ciam pli aktive
kaj pli kuraĝe. A Ji klare diris nian rilaton kon-
cerne la plej aktualajn kaj plej tiklantajn pro-
blemojn de nia nuntempo. Ni deklaris, ke la suk-
cesoj de nia movado estas difinataj de tio — ĉu la
movado vegetas ĉe ia glaciiga vintra vetero de
la faŝismo kaj reakcio, aŭ ĝi kreskas sub la bon-
fare varmigaj sunradioj de la demokratio. Ni
firme kaj decidoplene ekstaris kontraŭ la abomena,
sanga reĝimo de generalo Franco, favorito de
Hitler kaj Mussolini en la pasinteco, kaj nun
dorlotato de anglo-usonaj imperiistoj kaj reakci-
uloj; ni protestis kontraŭ la krimagoj de la nova
konkUranto de la hispana diktaturo — la moderna
greka monarkofaŝismo kaj ties protektantoj kaj
subtenantoj — la samaj imperiismaj rondoj, kiuj
protektas generalon Franco; ni solidariĝis kunla
heroa helena popolo.verŝanta abunde sian sangon
por la libereco kaj sendependeco de, sia patrolando,
konkerita de fremda imperiisma armeo; ni ĵetis
lumon sur la kriman esencon de la nederlanda im-
periismo, kiu per fajro kaj glavo militas en lndo-
nezio por subigi la indiĝenajn popolojn; ni klari-
gis, kial ĉiu konsekvence demokrata kaj liberama
samideano, inkluzive la demokrataj nederlandaj
samideanoj, devas morale kaj ĉiamaniere subteni
la batalon naciliberigan de la heroe batalantaj
por sia sendependeco kolonipopoloj.
Aliflanke, ni batalas por la unueco de la en-
landa kaj internacia Esperanto-movado. Ĉe tio ni
klopodas ne fariĝi sklavoj de la fprmo kaj de la
firmo. Por ni estas sute egale, ĉu unu samideano
apartenas al tiu ĉi aŭ al alia raso aŭ nacio; ĉu
Li konfesas la ortodoksan, protestanan aŭ katoli-
kan religion, aŭ li estas ateisto; ĉu li estas membro
de UEA aŭ de IEL, de Laborista Esperanto-Asocio
aŬ de SAT, ĉu li estas soctaldemokrato, komunisto
aŭ senpartiulo. Por ni la firmo ne havas signi-
fon. Ni kiel esperantistoj devas estl unuecaj, ĉe
la sola kondiĉo: ke ni estu veraj, konsekvencaj
kontraŭfaŝistoj kaj demokratoj. Nature, ni donas
al la vorto demokrato kaj kontraŭfaŝisto tute
klaran enhavon, kiu estas esprimebla ne per mal-
klaraj, nebulecaj, kvankam kelkfoje tro revolucie
sonantaj frazoj, sed kiu estas mezurebla per tute
konkreta mezurilo:
— ĉu vi estas por aŭ kontraŭ generalo Fran-
coP Ĉu vi per vortoj kaj per faroj lin defendas
aŭ kontraŭbatalas ?
— ĉu vi estas <por aŭ kontraŭ greka monar-
kofaŝismo ? ĉu vi per vortoj kaj per faroj sub-
tenas la batalon de la heroaj grekaj demokrataj
trupoj de legendeca generalo Markos?
— Ĉu vi estas por aŭ kontraŭ la naciliberi-
ga batalo de la kolonipopoloj ? ĉu vi per vortoj
kaj per faroj subtenas ilian justan batalon?
— ĉu vi estas por aŭ kontraŭ la liberiginto
de la popoloj konkeritaj de la germana faŝismo,
por aŭ kontraŭ la unika lando de la socialismo,
kie estas likvidita la parazita klaso de la kapita-
listoj ■— la granda Sovjet-Unio ? Ĉu vi estas por
aŭ kontraŭ la liberaj jugoslavaj kaj bulgara po-
poloj, gvidataj al socialismo de la mondkonataj
kontraŭfaŝistaj batalantoj Tito kaj Dimitrov?
Ĉu vi per vortoj kaj per faroj defendas ilin aŭ
batalas kontraŭr ili?
Laŭ via respondo, laŭ viaj vortoj kaj agoj
ni juĝos, ĉu vi estas vere demokrata, progresiva
esperantisto, aŭ vi estas vola aŭ nevola subtenanto
de la obskuraj fortoj de la novaj bruligantoj de
milito.
Dum la pasinta jaro tre gravaj eventoj okc-
zis en nia movado. Difiniĝas tie ĉiam pli kl&rela
demokrata kaj la nedemokrata tendencoj. Precipe
gravan rolon ĉi tie ludas la rezolucio preparita
en la nomo dela oklandaj asocioj, kiel plej larĝa
platformo unuigonta ĉiujn progresivajn fortojn
de nia movado; al ĝi jam aliĝis la Franca labo-
rista esperantistaro. Oni devas substreki la pli-
larĝigon de la bazo de la Balkanlanda Kontakta
' Komitato (BoKoKo), al kiu membriĝis Aŭstra kaj
Hungara unuecaj esperantistaroj.
Ni sendube atingos la reunueclgon de la es-
perantista movado sub la hela standardo, sur kiu
estas skribitaj lasanktaj vortoj: demokratio, kon-
traŭfaŝismo kaj paco!
Kun fido kaj firma espero ni rigardas an-
taŭen al la nova jaro. Ĝi alportos al ni plurajn
sukcesojn, kiuj preparos la grundon por la fin-
venko de nia kara movado.
Parizo, Aisgusto 1944
Raportaĵo dq Boris Milev
..Parizo estas Parizo nurkiam ĝi elfosas la ŝtonoĵn de siaj stratoj*
Louis Aragon
De la 19 ĝis ia 26 de aŭgusto parizanoj kaj pa*
rizaniĥoj kun armiloj en la mano batalis kiei leonoj
kontraŭ la german-faŝistaj okupantoj kaj iliaj francaj
agentoj. Tio ĉi estis vera armita popola ribelo. Gi en-
skribiĝis en la historio de Francio sub la glora no-
mo:
La rlbelo de Parizo
Ĝi pligrandigis la prestiĝon de la franca popolo
en la mondo. Ĝi disbatis la rasistajn mensogojn de
Goebels pri la degenero de Ia franca nacio. Ĝi pruvis,
ke la francaj gepatriotoj de 1944 estas honorindaj
heredantoj de la bataltradicioj inspirintaj la revoluci-
ulojn de 1789, la barikadistojn de 1830 kaj 1848 en
Lyon kaj Parizo, heredantoj de la gloraj testamentoj
de la parizaj komunanoj de 1871, kiuj „per siaj brus-
toj ŝtormatakis la ĉielon".
Fine, la 6-an de junio 1944 la britaj kaj ameri-
kaj armeoj malfermis la duan fronton. La transigo
de la militfortoj en Normandion donis novan kaj for-
tan antaŭenpuŝon al la batalo por nacia liberiĝo. La
hitleristaj subpremantoj estis konsternitaj. Ili ne plu
atakadis, sed provis defendi sin. La tuta franca po-
polo, kune kun la pariza loĝantaro,' estis mobilizita.
Dum la monatoj juiio kaj aŭgusto okazas mani-
festacioj kaj demonstracioj kun vere popolamasa ka-
raktero. La nacia festo de la 14 de julio estas sole-
nata kiel neniam ĝis tiu ĉi dato: 45.003 geparizanoj
en densaj koionoj manifestas sian nevelkantan patrio-
tismon. 20.000 gepatriotoj el ia parizaj antaŭurboj
defilas antaŭ la komunumdomoj kaj antaŭ la tomboj de
la mortpafitaj francoj. Aliaj 10.000 gefrancoj de ia
fabrikoj, de Ia subtera fervojo, de la Banko de Nacia
Kredito, de la Elektra centralo, de Montrouge, de la
Direkcio de I’ akvoj — ĉie oni strikas. Strikaŝ ankaŭ
ĉiuj parizaj kinejoj, kaj en la kvin teatroj, kiuj so-
laj estas malfermitaj, artistoj kaj publiko gardas unu-
minutan silenton, protestante tiamaniere kontraŭ la
nacia sklaveco kaj manifestante sian amon ai la pat-
rujo.
Trikoloraj naciaj standardoj aperas ĉie sur la fe-
nestroj kaj sur la pordoj. La virinoj portas kokardojn
en siaj haroj -kaj trikolorajn bukedojn sur siaj brus-
toj. Trioi da junaj knabinoj vestitaj en bluo, blanko
kaj ruĝo — la franca trikoloro — promenas kuraĝe
kaj paŝas fiere sub la nazoj de la hitleristaj poiicis-
toj kaj de la francaj renegatoj-milicistoj. La infanoj
ludas per sennombraj etaj trikoloraj flagoj sur la stra-
toj, en la ĝardenoj kaj en la kortoj.
La dato 14 de julio 1944 signis la venkon de
ia franca popolo kontraŭ la hitleristaj tiranoj. La
malamiko preparas siajn pakaĵojn por forlasi Parizon.
Sed la francaj patriotoj deciaas malhelpi lin. La 10-
an de aŭgusto la parizaj fervojistoj deklaras strikon.
La saman tagon la Ĝeneralstabo de la francaj parti-
zanoj proklamas sian Ordonon Xs 3, en kiu ĝi diras:
„ Partizanoj el la pariza regiono, stariĝu ĉiujl fln-
taŭen al la tutpopola ribelol“
La strikoj eksplodas unuj post aliaj: krom la
fervojistoj strikas ankaŭ la poŝtistoj, la laboristoj kaj
oficistoj de la subtera fervojo, la parizaj policistoj.
La 18-an de aŭgusto la ĝenerala striko delatuta
franca ĉefurbo kaj de ĝia regiono estas fakto. Labo-
ristoj ne plu volas teni en ia manoj la instrumentojn
kaj oficistoj—la plumingojn. Ui kaptas glavojn, hakilojn,
bombojn, novajn kaj malnovajn pafiiojn, aŭtomatarmi-
lojn. lli eliras sur la stratojn kaj batalas kontraŭ la
germanoj. Dum la nokto inter la 18 kaj 19 de aŭgus-
to grandaj afiŝoj anoncis al la popolo: „La liberiga
ribelo komenciĝis. Ĉiuj al la batalo!“
La batalo.kreskas.
La 19->an de aŭgusto la parizanoj okupas la urb-
domon kaj Ia (Jnuan kvartalon. flntaŭvidemaj patrio-
toj okupas la Halojn, por defendi la nutraĵon kontraŭ
hitleristoj kaj eventualaj rabistoj. En la korto de la
pariza Prefektejo kolektiĝas ia armitaj policistoj-ri-
beluloj. La trikolora franca standardo’estas hisita
ŝuper ia Prefektejo kaj super la centra pariza Grbdo-
mo.
Oratoroj kuras tra la stratoj. lli ne faras pa-
roladojn. Per du-tri fajraj vortoj ili vokas la gepariz-
anojn: „f\ 1 armiloj! Ĉiu kaptu po unu hitleristonl"
Parizo batalas. En la 18-a kaj 19-a kvartaloj,
sur Ia placoj Concorde kaj Italie, sur la bulvardo Saint-
Michel, pafiloj senĉese tondras. Antaŭ la urbdomoj
de la 10. kaj 11. kvartaloj okazas veraj bataloj. En la
antaŭurbo Drancy, la enfermitaj 3.000 hebreoj kaj
patriotoj en ia terura koncentrejo estas liberigitaj kaj
aliĝas al la batalantaj trupoj.
20 de aŭgusto. La Pariza komitato de Ia libe-
rigo publikigas dekreton pri ĝenerala mobilizo, armi-
go kaj ribelo. La horo de la nacia Ieviĝo sonoris.
La popoio batalas ĉie. En la 13. kvartalo oni
troveis kelkajn fusilojn kaj kartoĉon. Je la 1-a horo la
batalo komenciĝas sur la Placo de la Respubliko.
21 de Aŭgasto. flperas. la unua n-ro de Huma -
nite, organo de C. K. de Franca Komunista Partio: „Ni
vokas la Iaboristojn okupi la fabrikojn por malhelpi ili-
an detruadon fare de la malamiko."
La barikadoj kreskas kiel fungoj! Kaj jen, Pari-
zo, neglekta, brilas en sia militista kaj barikada beleco.
22. de aŭgusto. Parizo daŭrigas barikadiĝi. >
23. de aŭgusto. La germanoj’ atakas per tankoj,
kanonoj kaj rapidpafiloj. Vane. La barikadoj eitenas.
La saman tagon en la 8 kvartalo, apud la legacio, la
bulgaraj partizanoj kaptas 63 germanojn kune kun ilia
armilaro kaj unu ŝarĝaŭtomobilo.
24. de aŭgusto. Je la 10-a horo aperas ordono
ataki ĉiujn restantajn rezistnestoĵn de la maiamiko,
kiu provas trabori la cirklon. Vane. La patriotoj an-
taŭeniras. Dum la nokto ia batalo daŭras.
25. de aŭgusto. Sur Ia fenestroj de la kazerno
„Princo Eŭgeno", Placo de la Respubliko, hisiĝaŝ blan-
kaj standardoj. La laŭtparoliloj sciigas pri la germana
kapitulaco en Parizo. La akto de la kapitulaco estas
subskribita de la prusa generalo von Stolz en la ĉe-
esto de kolonelo Roll, liberiganto de Parizo.
La franca popolo gardas sian iiberon kiel ia pu-
piiojn de siaj okuloj. La vojo, ekirita de la Parizaj ribe-
iuloj en aŭgusto 1944 estas vojo, de kiu la franca po-
polo neniam deflankiĝos, kiaj ajn ŝanĝoj de la situa-
cio estus alvenontaj.
4
Prot. Iiija Petrov
Septcmbro 1923
En nova erao
La bulgara popola pariamento e la kvara de
Decembro 1947 faris historian akton. Estis akceptita
definitive la konstitucio de la Popola Resp. Bulgario.
La nova respublika kOnstitucio konfirmas kaj
leĝigas la historiajn konkeraĵojn de nia popolo, aki-
ritajn rezulte de la venkoplena kontraŭfaŝisma ribelo.
Por ĉiam la rego estas elŝirita el la manoj de
ia reprezentantoj de la granda parazita-spekulacia
kapitalo kaj kaptita forte en la popolaj mano; -- en
la mano de laboristoj, kamparanoj kaj popola inteli-
gentularo. En la Popola Respubliko Bulgario ia tuta
rego devenas de la popolo kaj apartenas al la popolo
El rimedo por teni en subigo la popolajn amasojn
kaj gardi la interesojn de la ekspluatantoj, la ŝtata
rego transformiĝis en grandegan forton por elradiki-
go de la faŝiste-reakciaj restaĵoj kaj por sekurigo
de la defendo de la laboruloj.
Estis likvidita la ekonomia bazo de la reakcio —
la granda parazita propreco kaj la privilegioj de la
kapitalo. La komunpopola progreso fariĝas ĉefa apo-
go de la ŝtato kaj de la popola mastrumo, la ŝtato
subtenas la kooperativajn asociojn. La akirita per h-
boro ŝparaĵo — privata propraĵo kaj ĝia heredado
ĝuas specialan protekton.
La larĝaj civitanaj rajtoj kaj liberoj, konkeritaj
de nia popoio per la sango de ĝiaj plej karaj gefiloj,
estas fiksitaj en ĝia konstitucio. La jenaj rajtoj estas
realaj, kaj ne nur formaieskribitaj sur papero, ĉares-
tas garantiataj la materialaj kondiĉoj por ilia realigo.
La vortoj de ministro Vasil Kolarov, ke per la
definitiva akcepto de la Konstitucio maifermiĝas nova
erao por ĉiuflanka progreso kaj kultura florado de nia
popola lando nin plenigas kun fiero.
En la nova erao ni devas eniri, decideme kaj
inspire plenumante la komision de nia amata majsto
kaj gvidanto Georgi Dimitrov, ke la ĉefa garantio
por la efektivigo de tiu ĉi belega popola Konstitucio
estas la nerompebla popola unueco.
5
t
LA SOVJETA LITERATURO
de Angel Todorov
Jam dum la epoko' de la carismo, kiam la rusaj
verkistoj estis malhelpataj kaj persekutataj, ili tamen
sukcesis krei grandan literaturon, kiu havis unuagra-
da^ signifon por la evoluo de la tutmonda litetaturo
kaj kulturo. Puŝkin, Lermontov, Gogol, Tolstoj, Tur-
genev, ĉehov, Gorkij — jen estas plejado da geniaj
verkistoj kaj pensuloj, portantoj de sobra, reala rilato
al la vivo kaj de profunda humanismo. La Oktobta revo-
lucio levis la ŝtontabulon, kiu premis la tutan kultu-
'ran vivon en la senfina slava lando kaj tute ebligis
al la sovjetaj popoloj — ĉiu en sia lingvo — krei no-
van literaturon—literaturon de lasocialisma realismo.
Gorkij kun sia granda verkado estas vivanta li-
gilo inter la antaŭrevolucia kritike-reala kaj ĝenerale-
humaneca rusa literaturo kaj la nova socialisme-reala
literaturo. Multaj el la antaŭrevoluciaj verkoj de
Gorkij kaj unuavice la romano ,Patrino“ estas veraj
heroldoj de la nova sovjeta literaturo. Gorkij verkis
vicon da valoraj verkoj ankaŭ post ia revolucio. En
1925 aperis lia romano „La verko de la familio Ar-
tamonov*. Priskribante en ĝi rusan komercan familion,
li pentras la dekadencon de la rusa burĝarodeka-
dencon, kiu venigis ĝin al ĝia historia tombo. En
1927 komenciĝis la presigo de alia granda verko de
Gorkij—„La vivo de KlimSamgin" („Kvardek jaroj‘).
Gi prezentas el si vicon da romanoj, el kiuj ĝis la
morto Gorkij sukcesis verki kaj aperigi nur kvar.
„En tiu ĉi romano — skribas unu sovjeta kritikisto
— Gorkij havas la taskon prezenti la elementajn eta-
pojn de la socia evoluode Rusio dum40 jaroj (de la
fino de la 70-aj jaroj ĝis 1917) en ĝiaj diversaj so-
ciaj rangoj kaj ĝenerale — en la diversaj direktoj
de la ideologia batalo, kiuj karakterizas tiun ĉi epokon*.
Samtempe kun sia monumenta beletra laboro,
escepte de kelkaj konsiderindaj teatraĵoj, kiujn Gorkij
verkis post la revolucio, li laboris senĉese kiei pu-
blicisto kaj literaturisto. En serio da literaturaj arti-
koloj li akcentis tiujn fundamentajn liniojn, kiujn de-
vis sekvi la sovjeta literaturo por ke ĝi provoku la
kreon de grandaj artverkoj, respegulantaj ĝuste la
vivon.
Efektive en la sovjeta literaturo floris multnom-
braj talentoj de grandaj sovjetaj verkistoj, el kiuj
multaj estas tutmonde konataj. En la sfero de la li-
riko precipe elstaris la poeto Vladimir Majakovskij
(1893—1930), pri kiuStalin diras: „Majakovskij estis
kaj restas la plej bona, la plej talenta poeto de nia
sovjeta epoko*. En cento da versaĵoj kaj precipe en
sia famekonata poemo „V. I. Lenin“ Majakovskij
interpretas en nova originala formo la ĝeneralan en-
havon de la granda transformado en la vivo de la
popoloj en Sovjetio — rezulto de la Oktobra revo-
lucio. Kune kun Majakovskij kaj ankaŭ post li ĝis la
nuna tago formiĝis kaj foririigas aliaj konsiderindaj
sovjetaj poetoj kiel Nikolaj Tihonov, Nikolaj Asejev,
Pavel Antokolskij, Semjon Kirsanov.Eduard Bagrickij,
A. Surkov, M. Isakovskij, A. Tvardovskij, K. Simonov,
Margarita Aliger kaj aliaj.
Tuj post la revolucio la beletro kreis nemal-
multajn beletrajn verkojn, kiuj reflektis la tiamajn
malfacilajn jarojn de civila milito kaj de batalo kon-
traŭ la intervenco: „Disbato“ de Fadejev, »ĉapajev“
de Furmanov kaj aliaj. La unuaj paŝoj de la konstru-
ado havis sian reflekton en la romano de Fjodor
/
.Gladkov „Cemento“, kreinta la novajn figurojn de la
batalantoj por restarigo de la detruita dum la milito
ekonomio — de la batalantoj por socialismo. La re-
organizo de la tuta vivo sur la bazo de la socialisma
ekonomio, la radikala transformiĝo en la urboj kaj
vilaĝoj baldaŭ fariĝis fundamenta temo de la rakon-
tistoj kaj romanistoj en Sovjetio. Aperis verkoj kiel
„Hidrocentralo“ de Marieta ŝaginjan (1931), „Epoko,
antaŭen!“ de Valentin Katajev (1932), „Dua tago“
(1934), kaj „En unu spiro“ (1935) de Ilja Ehrenburg
kaj aliaj. Grandaj fenomenoj por la sovjeta literaturo
estas la verkoj de N. Ostrovskij (1904—1936) —
„Kiel hardiĝas la ŝtalo“ kaj „Naskitaj en tempesto“
de A. S. Novikov-Priboj — „Cuŝima“, de A. Maka'
renko — «Pedagogia poemo“ kaj aliaj.
Meze de la sovjetaj beletristoj ĉefan lokon oku-
pas Aleksej Tolstoj (mortinta 1945) kaj Mihail ŝolo-
hov. La ĉefverkoj de Al. Tolstoj estas la historia ro-
mano „Petro la Unua“ kaj la romano-trilogio „Vagado
en la purgatorio* („Fratinoj“ — 1921, „La dekoka
jaro“ — 1926 kaj „Malserena mateno“ — 1941). Tiu
ĉi trilogio prezentas vastan historian bildon de an-
taŭrevolucia Rusio — la civilan militon.
Mihail Ŝolohov komencas sian vojon de verkisto
per la kolekto „Don-rakontoj“. Tutmondan faipon li
akiris per sia kvarvoluma romano „La kvieta
Don“. En ĝi, priskribante la vivon de la kozakoj an-
taŭ kaj post la revolucio, la aŭtoro prezentas la plej
esencajn trajtojn de tiuj ĉi krizaj jaroj, la transiron
de la carismo al la sovjeta reĝimo. Per impona rea-
lismo Ŝolohov priskribas la popolan vivon, malkovras
al ni la plej karakteran el ĝi; laŭ la potenco de sia
arta efiko li proksimiĝas al la plej kolosaj verkoj de
la klasika rusa literaturo. En 1932 ŝolohov aperigis
la unuan parton de unu alia grandega verko (ankoraŭ
nefinverkita) — „La plugita pragrundo". Malkovrante
la vivon de siaj ŝatataj kozakoj, en tiu ĉi romano
ŝolohov priskribas la kolektivigon de la vilaĝa ma-
strumado en USSR. Dum la lasta milito Ŝolohov kiel
militkorespondanto estis sur la fronto kaj siajn im-
presojn li prilaboras en sia nova romano — „Ili ba-
talis por la patrolando", el kiu ĝis nun aperis nur
kelkaj ĉapitroj.
La patrolanda milito estas vaste priskribita an-
kaŭ en la verkoj de multaj aliaj verkistoj: A. Fadejev
— „Juna gvardio“, K. Simonov— „Tagoj kaj noktoj"
(pri la defendo de Stalingrad), B. Gorbatov — La ne-
subigitoj“, V. Katajev —. „La filo de la regimento“,
V. Vasilevska — „ĉielarko“ kaj aliaj. Pri la ĉi-lasta
milito estis verkita ankaŭ serioda poemoj („Zoja “de
M. Aliger, „Vasilij Tjorkin* de A. Tvardovskij, „PuI-
kova meridiano“ de V. Inber, „Filo“ de P. Antokolski
kaj aliaj). La teatraĵoj (kiujn ni ne havas la eblecon
trastudi pli detale en ĉinotoj) ankaŭ estas reprezen-
titaj en vico da grandaj verkoj pri la Patrolanda
milito: „Rusoj“ de K. Simonov, „Fronto“ de A.
Kornejĉuk, „Invado“"de L. Leonov — teatraĵoj, kiuj
estas premiitaj per la Stalin-premio.
En la nunaj tagoj la sovjetaj verkistoj reflektas
tiel la heroan agadon de la sovjetaj popoloj en la
sfero de la konstruado, kiel la batalon de ili kaj de
ĉiuj progresemaj homoj en la mondo kontfafl la novaj
incitantoj de milito.
6
i
k
OKTOBRA ODO AL LA TRIDEKJARA SOVJETUNIO'
Ho granda dudek-koina de Oktobro,
Kiarn amasoj rulis sin lavange,
Gvidataj de Lenina fajra sobro,
Kaj la Epokon Novan baptis sange:
Per la nerezistebla sturm’ alflanke
Ĵetis grandburĝon, bienulon, caron,
Potencon donis al popoV senmanke,
Kaj la Laboron metis sur altaron l
#
La mond’ jarmilojn vivis en konfuzo
De besta lukt’ por vivo: klan’ kun klano,
Klaso kun klaso, per armil’ kaj ruzo,
Batalis krude por pli granda pano.
Salut’ al vi Oktobra Uragano,
Forbalaanta ĉi epokon feran,
Por ke V homar" laŭ solidara plano
Komencu sian historion veran:
Epokon de la Scio kaj Libero,
En kiu kreas sin la Homo Nova,
Kiu la kapon tretos de V kimero,
Ke V hom’ eterne restas nur senpova
Ludil’ de V aĵoj, kaj kun filozofa
Klarvido regos super ĉiu forto
Natura kaj socia: seren-brova
Forĝanto de V komuna-propra sorto.
Tra mar' da sango kaj sufero gvidis
La lukta voj’ al tiu cel’ sublima:
ĉirkaŭe la malnova mond’ insidis,
Ribelis hordoj por atako krima,
Sed venkis brav’ kaj sinofer’ senllma,
Triumfis Stalin apud Stalingrado,
Kaj la popol’ libera, jun-anima
Sin dohis al mondkrea konstruado :
\
Titana febro de kvinjaraj planoj
Hejtis la korojn, kaj la organizo
Faris miraklojn per fervoraj manoj
Konkuraj pri masono, forĝo, ĉizo.
Dum transe oni dronis en la Krizo,
Tie preparis ĉi klopod’ pasia
Hejmon, ĉe kiu estas pala grlzo
Eĉ revo plej aŭdace fantazia.
Sed la Mallum’ embuskis al la Lumo,
La Detruem’ embuskis al Kreado:
Elsendis la Obskura Frenezumo
Siajn vandalaĵn hordojn por invado.
Kaj kredis jam, ke li en marŝparado
Metos la mondon sub la Jugon brutan,
Sed Stalin venkls lin ĉe Stalingrado,
Patrujon savis, kaj la mondon tutan.
UspeF de l’ mondo, mondo de V Espero,
Sovjetunio, vi, forĝej’ titana,
Kies marteloj tlntas snr la fero
La sanktan hlmnon de V Epok’ Humana,
Kie ne diktas la profit’ profana,
Strebanta blinde por ĝiskreva ŝvelo,
Kie la homo estas ne du-mana
Maŝino plu, sed ĉies ĉefa celo !
Patrujo, kie cent kaj kelkdek gentoj
Sin streĉas al la lumo de V konscio,
Kaj el mizero besta, el turmentoj
De la subprem’ despota, je nacio
Ellevis sin per la konstituclo
Stalina, kiu donis arton, skribon
Al sovaĝuloj, kaj por ambicio
Kultura vekis elmortontajn tribojn!
Popol’ libera kaj liberiganta,
Kun kies helpo ankaŭ ni, hungaroj
Saviĝis de V germana prem’ juganta,
Sub kiu ĝemis ni dum kvarcent jaroj,
Kaj kiu ĵus, per la hitler-barbaro j,
Nin jam minacis per ekzist-estingo!
Nun, dank’ al vi, ekiris ni por faroj
De la Progreso kun potenca svingo,
Kaj marŝas packonkure kun najbaroj,
Liberiĝinte de V malam-inkubo,
Sub kiun, por disfermi nin per baroj,
Nin sorĉis rlde profitanta grupo.
Sub via ŝirmo, jen, de ŝtup’ al ŝtupo
Ascendas gentoj sur ĉi tero-peco,
En sangsterkitaj vatoj de Danubo,
Sub la standardoj de V popol-frateco.
Ĉi tiun frat-konkordon, pacan kreon
Vane surŝprucas ĉia kalumnlo,
Kŭj vane volas puŝi en pereon
Malicaj fortoj: rompos jam nenio
La ordon de V Labor’ kaj Harmonlo,
ĉar gardostaras kontraŭ la thinaco
Popol-potenco: la Sovjet-unio,
Bastiono firttta de V homara paco.
Sovjet-unio, mondo de V Espero,
Esper’ de V mondo, vi, forĝej’ titŭna,
Kies marteloj tintas sur la fetp
La sanktan himnon de V Epok' Hutnana,
En kiu la homaro, ĝis nun nana,
Ekkreskis jam, por kreski je giganto,
Hozana al vi, granda land’, hozana
Al granda Stalin, la saĝul-gvidantĉ!
K. Kalo.csay
■
t
1 Dlrlta en la festo de Hŭngara Esperanto-Socleto kaj
Hungara Esperanto-Socleto Laborista por la tridekjara jublleo de
la Sovjet-Unio.
Samideano,
Tuj reabonu al „lnternacia Kulturo m , 3-a
jarkolekto. Per tio vi ebligos la akuratan kaj bo-
nan aperigon de via ŝatata revuo. Rekotnendu
Jnternacian Kulturon u al via alilanda korespon-
danto. Kontrolu ĉu viaj amlkoj ĝin ricevas. Instigu
ilin al abonado!
Laborante por Jnternaĉia Kulturo \ vi labo-
ras por la progreso de nia movado!
7
Junulara paĝo
Kantante kaj laborante la bulgara junularo iras antaŭen!
Ĉiutage ni iras antaŭen!
junularo estis unua en la popoia batalo
kontraŭ la faŝismo.
Hodiaŭ denove ĝi estas unua sur la ekonomia
fronto kaj mirigas kun sia laborheroismo.
Ĉi-jare pli ol 80,000 gejunuloj en tri ŝanĝoj po
du monatoj laboris en la nacia laborbrigado w Qeprgi
Dimitrov" sur kvin ĝeneralaj objektoj laŭ ia ŝtata
dujara ekonomia plano.
La junularo konstruis la fervojon Pernik—Vo-
luek, kie ĝi kun miriga heroismo traboris la tunelon
Me 3, kie precipe distingiĝis la juna laborheroo Ĥri-
sto Maksimov (Maksim), kiu jam estas la plej popu-
lara junulo kaj kies nomo oni prononcas kun sento
de fiero kaj ĝojo. Maksim estas standardo kaj idealo
de ĉiu bulgara junulo.
Post sesmonata obstina libervola laboro la ju-
naj gebrigadanoj finis kun honoro ,la Pasejon de la
Respubliko Hainboaz", la magistralon Kurilo—Sofia—
Pazarĝik—Plovdiv. lli pli frue, antaŭ la difinita lim-
tempo, pienumis sian laboron ĉe la fervojo Loveĉ—
Trojan, ĉe la kombinato „Minkova Mahala", la digoj
„Rosica" kaj „Koprinka“, la konstruado en la junu-
JUGOSLA VIO DE TITO EN KONSTRUADO
■'.•/rV/MO&fflift.
m
•V&tMi,
•V.VVS/rV:
8
&MK
'.VVtii
■tt.-ttV/t.
msmm
..*<sSsi&s£Xvy
'^Vt/t-tV/
•tttVS/-
■ysv/W
'ArVVt
v: -i -v;-xx->' • ■ ’/!•'/?//'•'
>:■#■
ililiiil
mmmm I
mmm
ai
■&&&
W!wS«
mM
y.v
mM
mmm
:/X-.y.vv;y
-/IffSmtA- '■v j >: : v.
nHHHfi
yMH
mm
S u p r e: maldekstie —
Nove konstruita maŝlnfab-
rika kombinato apud Beo-
Traborado
Ĉe laboro
Malsupr e
sur la fervojiinio ŝamac—
Sarajevo; Beograd estas
rekonslruata
grad; dekslre
de la granda tunelo Vran*
duk sur la junulara fer«
vojlinio ŝamac—Sarajevo,
Meze: konstruado de la aŭ-
Unueco M , kunli*
tostrato
ganta Beograd kun Zagreb
mm
;.y.;.;.y.;.y.v
,vv
W$!t
v.;
*S
x*s
'A
lii
mBm
jsisii
«KvSA:
mSSm
lara urbo „Dimitrovgrad“ kaj ĉe centoj da
laborobjektoj de loka kaj regiona skalo.
En tia senĉesa taga kaj nokta la-
boro naskiĝis la nova junulo—konstruanto
kaj noviganto de nia Popola Respubliko,
kiu ne nur ne timas la malfacilaĵojn, sed
kuraĝe iras kontraŭ iii kaj venkas itin. La
persono de tiu nova homo jam estas fun-
damenta motivo en la verkoj de niaj ar-
tistoj, kies plejmulto estis ankaŭ en la bri-
gado kaj laboris kun niaj gebrigadanoj.
Kun niaj gejunuloj laboris francaj,
anglaj, usonaj, jugoslaviaj, svisaj, italaj, ru-
manaj, hungaraj, polaj, albanaj, ĉeĥoslova-
kaj kaj grekaj gejunuloj kaj en la kolek-
tiva laboro oni konstruis la fratecon kaj
la internacian solidarecon inter nia junularo
kaj la demokrata junularo de la tuta
mondo.
Ne nur sur la ekonomia fronto nia
junularo estas unua, sed ankaŭ en la fron-
to de la kulturo.
Dum la Nacia festivalo de la junula-
ra amatora artista agado, kiu okazis la
24-an de Majo 1947 en Sofio, pli ol 100,000
junaj artistoj, kantistoj kaj muzikantoj el
la vicoj de nia junularo, montris siajn
sukcesojn en la amatora arto.
En Praha dum la Internacia junulara
festiValo la bulgaroj prezentis sin kun gran-
da sukceso kaj prenis la plej multajn po-
entojn de la klasifiko en la konkurso in-
ter 71 diversaj nacioj.
Nia ĥoro kun siaj belsonaj voĉoj kaj
belega plenumado de la plej belaj bulgaraj
popolkantoj estis la dua en la klasifiko,
post la jugoslava, kaj nia dancgrupo ludis
la plej belajn kaj interesajn bulgarajn po-
poldancojn en la festivalo kaj ricevis la
trian lokon en la klasifiko.
Nia baritono-vokalisto Dimitr Boŝkov
estis la dua post la sovjeta, kaj la bulga-
raj infanoj organizitaj en „Septemvrijĉe“
lasis neforgeseblajn impresojn ĉe la inter-
nacia publiko.
Laborante kaj kantante nia junularo
konstruas sian feliĉan estontecon.
La apartaj junularaj politikaj kaj amas-
organizacioj jam estas unuigitaj en unu
popola asodo de la junularo, kio estas
grandega sukceso de la juna generacio de
G. Dimitrov en nia lando.
Gvidataj de la granda batalanto kon-
traŭ la reakcio, la fiero de la demokrataj
homoj de la tuta mondo kaj timigilo por
. nionda reakcio, k-do G. Dimitrov, ni
JT3S antaŭen al la socialismo. Ni ne nur
konstruas, sed ni ankaŭ estas pretaj de-
fendi tion, kion ni konstruas, defendi nian ziatju Bojaĝicv
nacian sendependecon kaj liberecon.
La unueco de la demokrataj fortoj en
nia lando estas certa garantiaĵo por la
trankvilo kaj paco en ia Balkanoj.
Ni venkos, ĉar kun ni estas Stalin, Georgi Di-
mitrov, Tito kaj ĉiuj batalantoj por paco. Ni amas la
pacon, tial ni estas pretaj defendi la tutmondan pacon!
Georgi Bigor
La sekvanta n-ro de Jnternacia Kulturo “
estos duobla, por januaro kaj februaro 1948,
kaj operos en la fino de la februaro.
Bonvolu sendi viajn manuskriptojn ĝls la
10 de februaro!
\
9
Vojaĝimpresoj:
„NI BATALOS
En la majesta mitingo en BukureSto okaze de
la 30-a datreveno de la Oktobra revolucio super la
kapoj de- ja emociiĝinta tricentmila amaso superstaris
multnomf>raj plakatoj, sur kiuj estis skribite: u Nl
' batalos kaj venkos “. Ne estas necese longan tempon
restadi en Rumanio por kompreni la veran signifon de
tiu Ĉi penso Ĝi ne estas simpla lozungo, bondeziro
aŭ nuda promeso. Ĝi estas la hodiaŭa rumana realeco.
„Ni batalos kaj venkos" — estas devizo de la tuta
rumana popolo.
En Rumanio oni sentas la novon ĉe ĉiu paŝo.
Kaj la afabla limgardisto ĉe Ĝurĝiu kiu sentime ko-
mentas la krimojn de Maniu kaj Mihalake kaj mal-
kaŝe bedaŭras pro la antaŭtempa forigo de la mort-
puno en Rumanio; kaj la junaj komunistoj kiuj di-
manĉe fervore disvastigas tra la bukureŝtaj stratoj
ia partian organon „Scantea“; kaj la spontanea entu-
ziasmo de la amasoj dum tagoj de tutpopolaj festoj
— ĉi ĉio montras, ke en tiu ĉi lando oni kreas no-
van vivon. Tuta popolo renaskiĝas — popolo, kiu dum
jarcentoj ĝemis sub la jugo de grandaj bienuloj, te-
nata en obskura malkltfreco kaj senkompateekspluatata.
Dum mallonga tempo post la liberiĝo Rumanio
iris jam multajn jarojn antaŭen. — Antaŭ krmilito ĝi
okupis en Eŭropo unu el la unuaj lokoj laŭ ia nom-
bro de la analfabetuloj (55°/ 0 de la virinoj kaj 30%
de la viroj). Hodiaŭ, dank’ al la klopodoj de la po-
pola reĝimo, nur dum la lastaj du jaroj kaj duono
centmiloj da viroj kaj virinoj lernis legi kaj skribi.
En unu el la plej grandaj petrolrafinejoj en Eŭropo,
„Astra Romŭna* en Ploeŝti, ekzemple, nur dum du
jaroj la procento de la analfabetuloj falis de 40 al 2.
Tio, de sia flanko, puŝas la disvolviĝon de la libro-
eldonado, kiu lastatempe havas rimarkindajn sukce-
sojn. Speciale grandan disvastiĝon havas la verkoj
de la klasikuloj de marksismo-leninismo, kiuj malgraŭ
la grandaj eldonkvantoj, jam estas plŭrfoje eldonitaj.
En Rumanio oni konstruas multe kaj rapide.
De la detruitaj kaj difektitaj pro bombardoj dpmoj en
Bukureŝto jam estas hodiaŭ preskaŭ neniu postsigno.
Same tiel estas en Ploeŝti, kiu estis unu el la plej
forte bombarditaj urboj sur la Balkanoj. La urbo estas
eĉ pli bela ol antaŭe, )a grandaj rafinejoj estas jam
Al. StanieiiQV Konsilo de la brigadestroj
KAJ VENKOS"
restarigitaj, la petrolokondukiloj kaj la sondoj—same.
Ok- ĝis naŭetaĝajn domojn en Bukureŝto oni kon-
struas dum kvin-ses monatoj. Tie oni povas vidi
plej diversajn arkitekturajn stilojn. Apud mallarĝa 12-
etaĝa Ĉielgratanjo aziliĝis „modesta“ trietaĝa kon-
struaĵo, kaj iom plue elstaras antikva kastelo kun tu-
roj ĉe la kvar anguloj kaj barita per altaj muroj. Vi
nevole okulfermas kaj atendas vidi la peze faiantan,
grincantan moveblan ponton, tra kiu jen elflugos
pompa kaleŝo kun fortaj ĉevaloj... Sed tio estas nur
momentQ. Sirenoj de miloj da aŭtoj en Bukureŝto re-
venigas vin al la realeco.
Ne vane oni nomas Bukureŝton „la malgranda
Parizo"! Per siaj imponaj konstruaĵoj en la centro
(en tiu ĉi proksimume dumiliona urbo oni povas pli
ol unu horon piedmarŝi, ne elirante el la eentro),
per siaj larĝaj kaj longaj asfaltitaj bulvardoj, per la
neĉesanta bruo de la aŭtomobiloj, aŭtobusoj kaj tra-
moj, per centoj da nokte brilantaj neon-reklamoj, per
sennombraj benzinstacioj Bukureŝto memorigas la
grandajn okcidenteŭropajn ĉefurbojn.
Ci tie vj povus aĉeti ĉion kion vi dezirus:
amerikan ĉokoladon, brazilan kakaon, cejlonan teon,
argentinajn konservojn, britajn ŝtofojn kaj la plej no-
vajn produktojn de la franca parfum-industrio, — sed
ĉi Cio ĵe tre altaj prezoj. Permesante ekzistadon de
tia libera merkato, samtempe la registaro energie ba-
talas kontraŭ la spekulaciado kaj la nigra merkato,
kiuj hodiaŭ estas konsiderinde limigitaj. La spekula-
ciantoj ekstaras antaŭ la alternativo: aŭ vendi kaŝe,
kaj se oni ilin kaptus, ricevi ĝis 25 jaroj da punla-
boro, aŭ alporti la varojn al la leĝa merkato. La
fakto, ke dum mallonga tempo pli kaj pli da varoj
aperas sur la merkato, montras la pozitivan efikpn
de la speciala leĝo kontraŭ spekulaciado kaj nigra
merkato.
En la pasinteco Bukureŝto estis fama per siaj
benzinstacioj, monumentoj kaj diboĉa vivo, en kiu
aristokrataj nenionfarantoj, spekulaciantoj kaj aiiaj ob-
skuraj personoj malŝparis dum unu nokto tutajn ha-
vaĵojn.
Hodiaŭ oni malofte povas vidi en Bukureŝto la
heroojn de antaŭ la milito: kun cilindro, monoklo kaj
bambuka bastono. Ĝi estas jam historio pri kiu neniu
deziras rememori. Tio kio distingas hodiaŭan Buku-
reŝton kaj kun kio oni kunpiiŝiĝas ĉie en la lando —
tiel en la urbo kiel en la lasta vilaĝeto, perdiĝinta
en la sinoj de la Karpatoj —ĝi estas la nova demo-
krata spirito. Tiu ĉi nova spirito senkompate fraka-
sas ĉiujn, por kiuj la laboro ĉiam signifis ekspluata-
don de la popolo, kiuj konstruis sian parazitan vivon
sur la ŝvito de la laboristoj kaj kamparanoj. En in-
terparolo kun simpla laboristo, kun vilaĝano aŭ ofi-
cisto restas nenia dubo, ke tiuj ĉi simplaj personoj
estas firme deciditaj konduki ĝis la fino la komenci-
tan aferon.
La ŝtata direktilo estas forte en iliaj manoj kaj
ili neniam plu ĝin ellasos. Eduard Safir
Kara samideano,
Atenta la malaltigitan abontarifon de »ln-
ternacia Kulturo", kiun ia revuo nun havas mal -
graŭ la plialtiĝo de la paperprezoj.
Jam hodiaŭ sendu vian abonkotizon al la re-
dakcio de la revuo!
LA NUNTEMPA LINGVOSCIENCO KAJ INTERNACIA LINGVO
t
La 16-an de Septembro 1947 la Sofia esperan-
tistaro havis ia feliĉan okazon aŭdi belegan preiegon
de d-ro Ivo Lapenna (Zagreb) pri la temo „La nun-
tempa lingvoscienco kaj la Internacia Lingvo". En sia
preiego d-ro Lapenna pritraktis tre gravajn proble-
mojn pri la deveno kaj evoluo de la lingvo. La solvo
de tiu> problemoj el unu vere scienca vidpunkto ha-
vas profundan kaj principan signifon ankaŭ por la
scienca pritrakto de la Internacia Lingvo. La prele-
ginto aparte atentigis, ke ĉiu esperantisto devus havi
almenaŭ plej ĝeneralan konon pri la hodiaŭa lingvo-
scienco por povi efektive kaj sukcese en ĉiuj rondoj
defendi ankaŭ teorie la Internacian Lingvon. La kon-
scio, ke Esperanto troviĝas sur la linio de la lingvo-
evoluo ĝenerale; ia fakto ke Esperanto ne kontraŭas
al tiu normala evoluo, donas al ia esperantistoj pli
da forto kaj firmeco por senĉese antaŭenpuŝadi kaj
disvastigadi la lingvon. Esperanto el pure lingva vid-
punkto estas tiom bela kaj tiom impona, ke ĉiu pli
malpli naiva mistika aldono povas nur malheligi la
genian brilon de la lingvo.
D-ro Lapenna, post tiu ĉi mallonga enkonduko,
pritraktis du fundamentajn demandojn de la iingvo-
scienco: la demandon pri ekesto de la lingvo kaj la
demandon pri la faktoroj influantaj ĝian evoluon. En
belega lingvo kaj iaŭ sia konata maniero ia prele-
ginto prezentis tre trafe la diversajn teoriojn kiuj
provas klarigi tiun ĉi problemon. Ciuj teorioj eŝtas
divideblaj je du ĉefaj kategorioj, nome la diversaj
idealismaj teorioj kaj la materialisma teorio. Laŭ la
unuaj, kiujn prezentas en siaj verkoj la konataj lin-
gvistoj Bopp, Schlegel, MiUler Maks kaj Friedrich,
Trombetti kaj aliaj, en la komenco ekzistis nur unu
pralingvo por la tuta homaro. Tiu pralingvo poste dis-
branĉiĝis en plurajn lingvojn, el kiuj en ia plua evo-
luo ekestadis novaj lingvoj. Tiamaniere la idealismaj
lingvoteorioj, komprenante la lingvon ne kiel socian
fenomenon sed kiel donacon de la naturo aŭ de dio,
opiniis ke la lingvoevoluo iras de unu unueca pralin-
gvo al ĉiam pli granda multlingveco en ia estonteco.
Tute male de la idealismaj konceptoj, Ia mate-
rialisma lingvoscienco, kies fondinto kaj ĉefa repre-
zentanto estas N. J. Marr, pruvis, ke en
la komenco la homo uzis por Ia interkom-
unuecaj novaj lingvoj estis uzataj de ĉiam pli gran-
daj homgrupoj (triboj, gentoj kaj fine nacioj). Tiu ĉi
evoluproceso donis fine, en la nuna epoko, la naciajn
literaturajn lingvojn, kiuj fakte estas konscie kreataj
surbaze de Ia samtempaj bezonoj por komunikado.
Tiuj ĉi bezonoj, siavice, elkreskas el la materia bazo
de ia socio, t. e. el la atingita ŝtupo de la evoluo de
la produktorimedoj kaj el la rilatoj en la produktado.
La proceso de unueciĝo plue daŭras. Ĝi estis
multe antaŭenpuŝita pro la grandaj progresoj atingi-
.taj en la sferoj de scienco kaj tekniko. Ni ĉiuj povas
rimarki, ke la iingvoj ĉiam pli kaj pii internaciiĝas.
Ekzistas tutaj sektoroj, kiuj apiikas preskaŭ ekskiu-
zive internaciajn vortojn. Precipe tio ĉi rilatas al di-
versaj branĉoj de tekniko kaj scienco. La vortoj, kiel
ekzemple aŭtomobilo, tekniko, maŝino, lokomotivo,
telefono, teiegrafo, radio kaj sennombraj aliaj estas
same tiel kroataj aŭ bulgaraj aŭ rusaj, kiel italaj,
francaj ktp. Unu fakulo povas ofte legi fakan verkon
en lingvo preskaŭ nekonata al li, ĉar la faka espri-
maro estas grandparte internaciigita. Ĉio ĉi pruvas,
ke la vojo de la lingvoevoluo iras de multlingveco
en la estinteco al unueca lingvo’ de la estonta unueca,
senklasa homaro.
La provoj de la faŝistoj en diversaj eŭropaj
landoj haltigi tiun ĉi normalan progresadon per la
kreado de apartaj naciaj esprimoj — plene fiaskis.
La faŝismo ankaŭ sur la lingva kampo montris sian
reakcian vizaĝon. Qi estis kontraŭ la Internacia Lingvo
ne nur ĉar Esperanto celas ebligi la kompreniĝadon de
ia homoj en mondaj kadroj, sed ankaŭ pro tio, ĉar
la faŝismo, proklamante rasan superecon kaj nadan
ekskluzivecon, iogike devas esti reakcie-Ŝovinisma
ankaŭ koncerne la lingvon.
D-ro Lapenna komparis la ekeston de la literatu-
raj iingvoj kun la ekesto de la internacia Lingvo. Li
pruvis, ke inter la naciaj literaturaj lingvoj kaj Espe-
ranto ekzistas rilate al tio nenia principa jiiferenco.
flnkaŭ Esperanto ekestis surbaze de bezonoj por
kompreniĝado. Nur la naciaj iiteraturaj lingvoj havas
la taskon servi kiel instrumento de komunikado por
i
preniĝado la lingvon de signoj, t. n. manan
aŭ kinematikan lingvon. flnkaŭ hodiaŭ la
homo, precipe la oratoroj, multe uzas la
manojn por doni pU da forto al siaj vortoj.
Poste la homo iom post iom transiradis al
parolata lingvo. La transira procedo daŭris
multajn jarcentojn kaj eĉ jarmilojn. Vera
revolucio ekestis en la komunikado, kiam
la homo sukcesis asociigi la sonojn al la
objektoj, agoj kaj ideoj. La parola lingvo
ekestadis iom post iom en la laborpro-
ceso kaj la historio de la homa lingvo
estas nedisigeble ligita al la historio de la
laboro. En la epoko kiam la homo komen-
cis uzi la buŝan lingvon, estis, kompreneble,
kreata ne unu unueca lingvo, sed amaso
da lingvoj: precize tiom, kiom da mal-
grandaj homgrupoj ekzistis. Pli poste, sek-
vante ĉiam la evoluon de la sodo, la lin-
gvoj englutadis unuj ia aliajn, kruciĝadis,
kunfandiĝadis ktp. Konsekvence ekzistis
ĉiam maipli kaj malpli da lingvoj, ĉar
\
V. Barakov
La fervojHnio Pernik—Volujak
ia apartenantoj de la sama nacio, dum Esperanto
servas kiel interkomprenilo en mondaj kadroj. Plej
bona pruvo, ke la naciaj lingvoj ne estas iaj donacoj
de la naturo, sed lingvoj artefaritaj estas la fakto,
ke ĉiujn naciajn Iiteraturajn lingvojn oni studas dum
10—12 jaroj en la lernejoj kaj tamen, post tiom longa
lernado, tp malmultaj homoj regas perfekte sian
propran naĉian literaturan lingvon. Se )a literatura
nacilingvo estus ia natura fenomeno, ligita apriore
kaj denaske al ia homa personeco, tiam, sendube,
oni ne devus ĝin lernadi I
La samaj faktoroj kiuj influas Ia evoluon de la
naciaj 'lingvoj, direktas ankaŭ la evoluon de Espe-
ranto. Tial estas naive paroli ĉu ni bezonas en Es-.
peranto neologismojn aŭ ne. Pri tio povas decidi neniu
opa esperantisto, neniu akademio. Se la vivo ekesti-
gas la bezonon por unu nova vorto, tiu ĉi vorto
estos kreita tute egale ĉu tio a| iu plaĉas aŭ ne. Kaj
ĝi restos en la lingvo tute certe, se por ĝi la bezono
daŭras. Tial eniris en Esperanton multaj neologismoj.
La vortoj kiel kolhozo, sovjeto k. a. klare montras
la neceson, ke la lingvo ĉiam respegulu la realan vivon.
D-ro Lapenna konkludis akcentante, ke Espe-
ranto plene troviĝas sur la linio de la ĝenerala ling-
voevoluo. La Internacia Lingvo ankaŭ plue ensuĉos
ĉion kio estas vere internacia sur Ia lingva kampo.
Car surbaze de la ĉiam pli kaj pli internaciiĝanta
ekonomio, internaciiĝos ŝame tiel ĉiam pli kaj pli Ia
lingvoj ĝenerale, kaj ĉar Esperanto ĉiam respegulos
tiun ĉi internaciiĝan respektive eĉ internaciigan pro-
ceson, tial venos la tempo kiam la kvanto de inter-
naciaj radikoj en la lingvoj ĝenerale estos multe pli
granda ol la kvanto de propre nadaj esprimoj. Tiam
ekestos unu revolucia salto al io esence nova: al
unueca mondlingvo. La mondlingvo estos, do, lingvo
nova, evoluonta surbaze, kiel oni vidas, de la hodiaŭa
internacia lingvo Esperanto.
D-ro Lapenna finis sian belegan kaj tre intere-
san prelegon per la vortoj: „Ni devas forigi de Es-
peranto ĉiujn mistikajn ismojn, por ke ĝi ekbriiu en
sia plena beleco kaj imponu pro sia socia graveco al
la tuta mondol"
Dimitr Haĝiev
NENIU LINGVO POVAS VIVI SEN LITERATUROI
Tlal akceptis ĉiu vera espe -
rantisto kun ĝojo la reaperon
de
LITERATURA M0ND0
la beletra revuo en Esperanto.
Formato 29x20 cm. Aperas
provizore en ĉiu dua monato
sur 32 paĝoj.
Jarabono 780 levoj aŭ 3
4JSA dolaroj.
Sendu vian abonon al m Int.
Kulturo * — Alabin 33, Sofla.
Ekonomia vivo
La pola eksterlanda komerco
La sekvantaj informoj karakterizas la kreskon
de niaj komercaj rilatoj kun eksterlando.
Ls ĝenerala nombro de ŝtatoj, partoprenantaj
nian eksterlandan komercon superis jam 30. Tial
okazis plivastiĝo de nia eksterlanda komerco. Ankaŭ
pligrandiĝis la nombro de la varoj kaj pli egalmezure
estas dividitaj la spezoj laŭ la unuopaj ŝtatoj. Tiu ĉi
fenomeno montriĝis en-la fakto de la pli granda par-
topreno en nia komerco de ekstereŭropaj kaj trans-
maraj landoj.
Oni devas substreki, ke laŭ vidpunkto de kru-
daĵvenigo la plej grandan signifon havas la liveroj
el Sovjetunio, kiu grandskale kovras niajn bezonojn
pri kotono, minaĵoj, greno, benzino ktp.
Laŭ la venigo de investigaj varoj gravan lokon
okupas Svedio, Svislando kaj Anglio kaj laŭ la manĝ-
varoj — Sovjetio, skandinavaj kaj apuddanubaj landoj.
Laŭ proksimumaj ciferoj la tuta sumo de la im-
porto en 1947 estos 254 milionoj da dolaroj.
Se temas pri la eksporto, la plej granda nombro
da subskribitaj ĝis nun kontraktoj temis pri liverado
de nia karbo kaj koakso, kio multe helpas rekonstrui
la detruitajn eŭropajn landojn.
Laŭ la proksimumaj nombroj la tata sumo de la
eksporto en 1947 atingos 208 milionojn da dolaroj.
En la kuranta jaro treege plivigliĝis la komerc-
intertraktoj. Ni subskribis longdaŭran komercan kon-
trakton kun Svedio kaj Britlando, kun kiuj ni ankaŭ
subskribis kreditkontraktojn. La samo okazis kun
Jugoslavio kaj Ĝehoslovakio. En la proksima tempo
ni priparolos komerckontrakton por longa periodo
kun Sovjetunio.
En la eksterlanda komerco en tiu ĉi jaro ni
atingos 80 procentojn de la antaŭmilitaj spezoj.
Tre karakteriza por nia eksterlanda komerco
estas la tendenco pligrandigi la spezojn kun la ma-
raj najbaroj de Pollando, kun la skandinavaj landoj,
Anglio kaj Norda kaj Suda Ameriko.
La fakto, ke 75 procentoj de la mondkomerco
okazas per marvojoj, la fakto ke nova Pollando pc-
sedas ne unu, sed plurajn marhavenojn, inter kiuj
estas tri grandaj havenoj: Szcecin, Gdynja, Gdansk,
ke la tunaĵo de la komercŝiparo, kvankam ankoraŭ
ne tro granda, sed jam estas superanta la antaŭmili-
tan (125 procentoj) montras, ke Pollando havas ĉiujn
eblojn por aktive partopreni la internacian komercon.
La trijara ekonomia plano de la rekonstruo de
la lando havas la ĉefan taskon plialtigi la vivnivelon
de la loĝantaro de Pollando. Por tion akiri ni ne po-
vas vivi izolite aŭ nur limiĝi ekskluzive al la rilatoj
kun la najbaroj, sed intime kunlabori kun la mond-
mastrumado. Tiun ĉi principon ni plene realigas.
Loĝantino de Suda Londono kiel kutime iris en
sian vendejon por aĉeti necesajn manĝvarojn. Ŝi pre-
nis kelkajn artiklojn kaj petis konforme al sia manĝ-
karto ovon. ŝi ricevis ĝin. Sed per tio ne finiĝis ŝia
feliĉo dum tiu ĉi tago. Car krom la aĉetita ovo ŝi
ricevis ankaŭ alian 'ovon — lignan, sur kiu estis vi-
deblaj pola flago kaj vortoj: „Jen mi estas, la tridek-
miliona ovo.“
Tiu ĉi aldono al la tridekmiliona ovo eksportita
de Pollando rajtigis la loĝantinon de Londono ricevi
verajn 360 ovojn — la donacon de la poloj.
12
Diskutejo: _
Okaze de la Berna kongreso
La artikolo de d-ro Lapenna en n-ro 13—14 de via revuo
devigas min fari kelkajn rimarkojn*
Unue mi demandas: Kion dirus la jugoslavia aŭ alia landa
registaro, se iu ministro, sen antaŭa averto al siaj kunministroj
kaj eĉ sen averto al la ĉefministro, prezentus al la parlamento
gravan proponon ? Ĝuste tiel agis d-ro Lapenna dum la Bema
kongreso. Ni aliaj estraranoj kaj komitatanoj estis tute sur-
prlzitaj, kiam d-ro Lapenna faris sian buŝan proponon pri rezo-
lucio. Kiam je la komenco de la koncema kunsido li petis la
parolon, mi demandis lin pri kio temas, ĉar oni je tiu parto de
la tagordo aŭskultis kelkajn salutparoladojn. Mi ricevis la in-
formon, ke temas pri rezolucio.
La parolado, per kiu d-ro Lapenna faris sian proponon pri
la rezolucio, estis surprizo al mi kaj al multaj. Speciale lia de-
klaro, ke la rezolucion subskribis 8 nacioj estis tre atentinda.
Kaj persone mi efektive estis surprizita kaj kiel prezidanto de
U. E. A. kaj kiel prezidanto de Sveda Esperanto-Federacio, ĉar
nek mi nek iu alia estrarano de U. E. A. aŭ de la sveda fede-
'racio estis prldemanditaj, ĉu ni volas subteni la rezolucion. La
procedmaniero aspektis kiel manipulacio surprizataki eventu-
alajn kontraŭlojn.
Post la parolado de d-ro Lapenna mi petis lin transdoni
al mi la rezolucion skribe. Tion li faris sed samtempe rimarkis,
ke mi verŝajne ne povos kompreni Uajn notojn. Kaj la rezulucio
efektive estis tial malnete skribita kun forstrekoj kaj diversaj
alligoj en la teksto, ke la skribajo ne donis ?1 mi klaran imagon
pri la enhavo. Mi opinias, ke kiam oni prezentas sufiĉe gravan
rezolucion al tutmonda organizajo, la teksto devas esti prezen-
lata en tute legebla formo.
En la artikolo de d-ro Lapenna estas menciata, ĉu por
meti min en malfavoran situacion, ĉu por alia celo, mi ne scias,
ke mi voĉdonis kontraŭ la rezolucio. La fakto estas, ke mi jam
antaŭe en la komltato principe deklaris, ke mi kiel prezidanto
ne partoprenas voĉdonadojn, ĉar mi estas reprezentanto de la
plimulto. Kaj mi lojale obeas al la decido de la plimulto. Se iu
decido estus laŭ mia kompreno danĝera por la asocio, mi eksi-
ĝos kiel prezidanto.
Fine d-ro Lapenna plendas, ke mi en iu kunsido (cetere
du!) forprenis de li la parolon post tri minutoj. Kompreneble,
ĉar ia kunsido jam akceptis la decidon, ke ĉiu parolanto havu
je sia dispono nur 3 minutojn. Mi volonte konsentas, ke d-ro
Lapenna estas tre elokventa parolanto, sed ĉu mi pro tio perme-
su al li paroli dum ekz. 20 minutoj, kaj al ĉiuj aliaj dum 3
minutoj? ĉu iu vere kuraĝas akcepti la principom: por favorataj
parolantoj ne estas templimo, aliaj parolu dum maksimume 3
minutoj? Mi tre miras, ke d-ro Lapenna plendas prl mi en tiu
punkto, ĉar ĉiu devas respekti faritan decidon. Mi opinias, ke
laŭ internacia kutimo ĉe kongresoj mi agis tute juste kaj korekte,
kiam mi avertis lln post 3 minutoj, ke lia tempo jam forpasis.
A1 tio mi aldonu, ke d-ro Lapenna malrespektis la prezidanton
kaj daŭrigis ankoraŭ 3—4 minutojn. Car mi ekzakte notis la
minutojn de ĉiu parolanto, neniu dubu pri miaj vortoj.
La artikolo de d-ro Lapenna enhavas multajn gravajn kaj
atentindajn punktojn. Mi nur bedaŭras, ke li permesas al si en-
meti vortojn, kiuj povas ofendi sincerajn esperantistojn kaj eĉ
kolegojn de la komitato de U. E. A. Volonte mi konsentas, ke
senkaŝa kritiko de kritikindaj faroj estas bezonata kaj necesa,
sed kial publikigi tion eq tia maniero, ke ĝi vekas malĝojon
inter la esperantistoj kaj ĝojon inter niaj malamikoj, t. e. inter
kontraŭesperantistoj, idistoj, occidentalistoj, basic-angloj k. a.?
Ankoraŭ nia movado estas tiel relative malgranda kaj mal-
forta, ke ni unuavice akcentu komuninteresajn aferojn,kaj duavice
aŭ triavice ni pritraktu tiajn problemojn, kiuj ne kolektas ĉies
aprobon.
Kiam ni konstruas la vojon, laŭ kiu Esperanto povos atin-
gi la finstacion, ni ĉiuj lojale kunlaboru, ĉar se la diversaj in-
dividuoj konstruus la vojon ĉip laŭ sia propra opinlo, la vojo
certe ne taŭgus por ebligi al Esperanto veni al la celo!
E. MALMOREN
Prez. de U. E. A.
Responde...
Ĉar s. Malmgren demandas, mi estas libera respondi per
kclkaj vortOj:
1) En ĉiu parlamento de la mondo la deputitoj rajtas fari
proponojn. La parlamento povas ilin akcepti aŭ ne. La komparo
de parlamento kun la Universalaj kongresoj de Esperanto tamen
ne taŭgas, ĉar la kongresoj ne estas superaj leĝdonaj organoj de
U. E. A. Kontraŭe la Kongresoj povas la diversajn proponojn
nur diskuti kaj voĉdoni pri ili en formo de deziresprimoj, kluj
estos pritraktataj de la Komitato (art.32 de la Statuto). Eluzante
tiun a/tikolon, mi proponis en la nomo de ok landaj asocioj la
rezolucion al la tria laborkunsido de la kongreso. Mi do agis
plene laŭ la ĝeneralaj principoj de demokrateco kaj laŭ ert. 32
de la Statuto, kiun s. Malmgren, mi supozas, boite konas.
2) La rezolucio estis proponita tial, por ke ĝi estu akcep-
tita aŭ malakceptita de la Kongreso. Sekve ankaŭ s. Malmgren
havis la okazon ĝin subteni. Li tion ne faris, sed li voĉdonis
kontraŭ ĝi. Ne tial ĉar li ne scius pri kio temas (klarigojn ce-
tere, 11 povis en ĉiu momento ricevi), sed tial ĉar li tre bone
komprenis ĝin. Nu, post la publikigo de la rezolucio en ,Espe-
ranto* kaj en .Int. Kult/, mi esperas ke ĝia teksto fariĝis „legebla“
ankaŭ por s. Malmgren kaj al 11 prezentigas bonega okazo allĝi
almenaŭ nun al ĝi, kiel tion faras amaso da esperantlstoj kaj
csperantistaj socictoj el diversaj landoj!
3) Mi plene kredas al s. Malmgren, ke li w ekzakte notis
la rainutojn de ĉlu parolanto*. Mi notadis iliajn * vortojn. Tio
ŝajnis al mi pli interesa kaj tio ebligis al mi skribi la artikolon
en IK n-ro 13—14! Cetere, en siaj notoj s.Malmgren povos trovi
ke multaj kongresanoj parolis pli ol tri minutojn. Min la prezi-
danto ĉiam interrompadis tuj post la famaj ,tri minutoj*. Neniun
kongresanon la prezidanto demandis pri kio li parolos (tute nor-
male, kompreneble). Nur de mi li postulis, ke mi diru pri kio
mi inteacas paroli (ne tre normale, sed tute kompreneble!) Kaj
nun li ankoraŭ riproĉas min, ke ml ,ne informis lin oficiale pri
la enhavo de la proponota rezolucio!! Kial, mi petas, mi devus
informi pri tio s. Malmgren ? Laŭ klu artlkolo de la Statuto, kiun
s. Malmgren trovas bona kaj mi malbona?
4) Kelkaj esperantistoj .malĝojis* pro mia artlkolo, sed
multaj tre ĝojis. Tamen ml devas konfesi, ke mi persone neniam
skribas artikolojn por ĝojigi aŭ malĝojigl iun ajn, sed por ko-
nigi la veron kaj por klarigi la problemojn laŭ miaj fortoj. La
Jdistoj, occideritalistoj, basicangloj k.a.* (se tiaj -istoj kaj -anoj
entute ie en la mondo ekzistas kiel iom pli serioza forto) povas
nur .malĝoji* (aŭ — pli simple —* aliĝi al Esperanto) vldante
nian forton. Ĉar forta estas tiu, s. Malmgren, kiu kapablas kri-
tiki sin mem. Nur la struto enŝovas la kapon en la sablon kaj
pensas ke ĉio estas en ordo!! Mi ne timas la veron kaj mi ab-
solute ne povas kredi, ke ĝl .povas ofendi s I n c e r a j n espe-
rantistojn.. / aŭ malutili al la Internacia Lingvo. Kontraŭe, akra
kritiko estas necesa por liberigi Esperanton de la peza kaj dan-
ĝera balasto, amasiĝlnta ĉirkaŭ ĝi dum jardekoj, kiu malhelpas
la liperan evoluon kaj grandskalan disvastiĝon de la lingvo. Ho-
diaŭ pli multe ol iam ajn!!
5) Pri la aliaj punktoj de la artikolo de s, Malmgren estas
superflue paroli, ĉar liaj vortoj per si mem parolas sufiĉe klare
ka) sufiĉe laŭte. _D- RO 1V0 LAPENNA
Infana kurso
De la komenco de 1’ pasinta lernjaro mi mal-
fermis fakultativan Esperantan kurson eri mia popol-
lernejo. Partoprenis 18 geetuloj. La gelernantoj estis
9-jaraj, de la dua klaso (la bulgara unuagrada po-
pollernejo havas kvar klasojn). Preskaŭ dum la tuta
lernjaro la instruado konsistis el rakontado: mallon-
gaj rakontoj kaj konversacietoj. La lecionoj estis in-
struataj dufoje semajne.
Dum la kuranta lernjaro la kurso daŭras kun
la samaj gelernantoj, kipj estas jam en la tria klaso
de la popollernejo. ĉi jaron mi ekkondukis krom la
paroladekzercoj ankaŭ skribadon.
Jam estas' tempo por legado, tamen mankas kon-
venaj lerno- kaj. legolibroj por infanoj.
Mi deziras, ke ĉi esperantistetoj kontaktiĝu le-
tere kaj bildpoŝtkarte kun samaĝuloj alilandaj.
Do skribu al la kursgvidanto: St. Trifonov, ĉef-
instruisto, selo Rĵevo-Konare, Plovdivsko, Bulgario.
13
FUNGAJ UIUISTJU ESPEIANTISTIIAUĜIS 11 Ll UIO
Ankaŭ la Franca Labor-Esperantista Federacio aliĝis al la
rezolucio de la ok landaj asocioj, kondamnantaj la faŝismon kaj
la preparantojn de nova milito. En nia redakcio estis ricevita la
sekvanta letero:
//
Al la Balkana Kontakta Komitato
Karaj kamaradoj,
Ni konfirmas nian pozicion, kaj tiun de nia k-do Laugier, nia re-
prezentanto dum la Berna Kongreso.
Ni senrezerve kaj entuziasme aprobas kaj subskribas la bajkanan
rezolucion, kiu plenfidele reliefigas nian kondutlinion.
La Labor-Esperantista Faderacio en Francio, prenas sur sin la
promeson disvastigi kaj defendi inter la franca esperantistaro, de nun
nian komunan rezolucion.
,Vivu la kontraŭfaŝista Esperantol
Por la Labor-Esperantista Federacio en Francio (FET).
La Informservo-respondeculo,
Roger Lebran
En Parizo la Uan de Novembro 1947
La Labor-Esperantista Federacio en Francio
Al la esperantistoj en Greklando
La Labor-Esperantista Federacio en Francio plej frate kaj
emocie salutas la heroajn esperantistojn kaj la tutan popolon de
Greklando, kiuj venke kaj necedeme luktadas por sia vera sendepen-
deco kaj libereco, estantaj ankaŭ tiuj de ĉiuj popoloj.
Klinante nian verdan flagon antaŭ la martiroj, ni senkom-
promise kaj laŭ niaj fortoj senmaskigos la militbruligantojn kaj
s la nevajn posthltlerajn sklavigistojn.
Vivu la heroaj esperantistoj de Oreklando!
Vivu la helena popolo!
Por la Labor-Esperantista Federacio
R. Lebrnn
En defendo de la greka libereco
REZOLUCIO
La Sofla Esperantistaro, knnveninte ĉe sia jarkunveno la
30-an de Decembro 1947, varme salutas la bravan grekan po-
polon, kin batalas porsia libereco kaj sendependeco.
La Sofia esperantistaro esprlmas sian solidarecon knn la
demokrata greka popolo kaj ĝia registaro, gvidata de legendeca
generalo Markos. La batalo de la grekaj patriotoj kontraŭ la
monarkofaŝismo kaj ties subtenantoj — la usona kaj angla im-
periismo—estas justa batalo, kaĵ la Sofia esperantistaro alvokas
ĉiujn honestajn kaj demokratajn samideanojn de la tuta mondo
subteni morale la heroan grekan popolon, batalantan por sia
libereco.
Por la jarkunveno, Prezidanto: Assen Grigorov
Novaĵoj ei Albanio
La klereco en Albanio estis tre-
ege reduktita dum la estintaj reĝi-
moj sub la preteksto ke jam trovi-
ĝas en ia lando troa kvanto da in-
teligentuloj. ĉi estas ia kaŭzo pri la
granda nombro da analfabetuloj ĝis
la momento de la liberigo de Al-
banio, kiam la analfabeteco atingis
87% de la loĝantaro. Dum 1.924-25
jaroj en Albanio funkciis 458 unua-
gradaj lernejoj, kiujn vizitis 25,000
lernantoj kaj 6 gimnazioj, kiujn vi-
zitis 730 lernantoj. En 1939 — 15
jarojn post tiu reĝimo — la nom-
bro de la lernantoj atingis 52,000,
t. e. iom pli ol la duono, kio sig-
nifas pliigon proksimume de 2,000
lernantoj pojare. Estis necese ke
forpasu pli ol 60 jaroj por ke estu
laŭleĝe enkondukata la deviga in-
struado de la infanoj.
En la lernjaro 1946-47 la nom-
bro de la lernejoj kaj gelernantoj
estis proksimume duobligita. De
1944 j. estas jam pliigo de 56,000
gelernantoj, por kies instruado dum
la pasinta reĝimo estus estintaj
necesaj tutaj 28 jaroj.
F. n 1924 jaro estis 458 lernejoj,
en 1939 j. — 665, t. e. kun pliigo
de 14 lernejoj meze pojare. Dum
la nuna popola reĝimo estas no-
tita pojara pliiĝo de 235 lernejoj
aŭ por tri jaroj estas jam tia pliiĝo
kiu estas trifoje pli granda ol la
pliiĝo, kiu realiĝis por 15 jaroj
dum ia pasintaj reĝimoj.
E1 tio sekvas, ke la tuta estinta
politiko de la reĝimo de Zogu ce-
lis teni la popolonen analfabeteco
sub ia preteksto pri superklereco.
La nuna reĝimo de la popola rt-
gado kontraŭe ebligas la pliiĝon
de la lernejoj de la laboranta po-
polo. Kaj oni ja scias, ke nur per
kleraj homoj oni povas pli rapide
efektivigi la novan vivon sur la
vojo al la socialismo.
Eta kroniko
ITALIO. En Milano Esperanto estas in-
struata nedevige en la Ŝtata Teknika Ko-
merca Instituto kaj en dimanĉaj lemejoj
por fremdaj lingvoj (6 kursoj). Fine de
junio okazis ekzamenoj de unua, dua kaj
tria gradoj, kaj la komunumo Milano donis
instruistan diplomon al la sukcesintaj tria-
gradaj ekzamenitoj.
UNO. La petskribo al UNO ricevis £i$ .
la 6-a de junio 272.961 subskribojn. Re-
kordon en la kolekto atingis bulgara fer-
voj-oficisto Petro Lilkov.
(El w Heroldo de Esperanto 14 , Ns 1073 de
1947 jaro).
NEDERLANDO. En Bergen-op-Zoom
estis malkovrita la Zamenhofc memortabu-
lo, kiu anstataŭas tiun, kiun la germanoj
detruis en la pasinta milito.
14
\
VARBU POR „INTERNACIA KULTURO!"
Samideanoj, aborta al „ Internacia Ktiltarosendante senpro-
hraste vtan abonkotlzon al vla landa peranto laŭ la ĉi-suba tabelot
Kontraŭ la indlkita samo vi ricevos 12 n-rojn de la gazeto, aperon -
tajn dum 1948. Atentu la malaltigitajn prezojnl
Ni alvokas niajn amtkojn de la tuta mondo, la gesamideanojn
kiuj ŝatas la pacon kaj batalas kontraŭ bruligo de nova imperlisma
milito, la esperantlstojn, kiuj pef internacia korespondado aktive
partoprenas la konstruadon kaj flrmigon de la demokrata solidareco
inter la popoloj: farlĝu niaj abonantoj kaj kunlaborantoj /
Subtenante Jnternacian Kulturon \ vi subtenas la bdtaion por
justa demokrata paco, vl helpas la kulturon kaj la progreson!
ĉia povas tuj aboni, sendante al la tefdelegttoj de USA, al niaj
perantoj aŭ fine rekte al ni monon aŭ respondkuponojn laŭ la sek-
vanta tabelo:
L t ■ d •
AROEMTINO
AfiSTRALIO
AOSTRIO . .
BELOIO . .
• •
• • •
BRAZILO.
I I I
• • •
BRITLANDO
BULOARIO . . .
tEŬOSLOVAKIO
DANIO.
EOIPTIO ....
FINNLANDO,. .
FRANCIO....
BISPANIO. .. .
HUNOARIO. . .
1RLAND0....
Sendu la sumon al:
E. Eglesias Nonez, Dehesa 1860, Bnenot Airet.
L. E. PlahL 37 Seynoor Street, Crojdon, N. S. W.
Aŭstria Esp. Federacio, Wien, 1, Nentorgasse, 9.
Flandra Esperanto-lnstitnto, P. un Humbeekstr. 3,
Brnssel W.
Brazila Ligo EsperanUsta, Praca da Repnbllca 54,
Rlo de laneiro.
Jarabono
8 pesoj
10 ug. <IL
20 abstr. IIL
100 fr.
40 krn.
ISLANDO .
ITALIO..
JUOOSUVIO. .
• • « i
• •
KOLOMBIO (Sndam.)
MAROKO .
NEDERLANDO . .
Intern. Esp.-Ligo, Heronsgate, Rickmannorth (Herts).
.Internacia Knltnro*, str. Alabln 33, Sotia7
ĈebosL Asocio Esperantista, Praba XIX, Uralskd nim 9.
Centra Dua Esp. Ligo, Aalokkenbaven 24, Oduse.
Tadros MegalU, P. B. 450, Calro.
Joel Vitkki, Somero. PĈk. 60263.
Union Esp. de France. rne de Cbabrol, 34, Paris X.
R. Oonzalez, C. Ontenberg, 8 praL Madrid.
Litegatnra Mondo Bndapest VIII, Rdkk Szilard str. 28
Lorcan 0’Hoiginn, 1 Botbar Glasdrd 16, Ttr Fhlon-
nabbair, Dnblin (Eire).
O. S. Magnnsson, Bergstadastraeti 30 B, Rejkjarlk.
L. Minnaia, Vialle Onillo Cesare, 223 Roma.
Kroatla Esperanto-Ligo, nL Amrnleva 5/1 Ztgreb
KANADO ...... Interaacia Esperuto-Ligo, Heronsgate Rickmansvortb,
(Herst), Britlando.
Udetonso Nnnez. Calle 15. 11-49. Cali
S-ino L Ftnk,5 rne Sarorgnan de Bruza, Casablanca.
Llbroservo de FLE, Postbns 8002, Amsterdam aŭ
.Heroldo de Eŝpettnto*, Harstenhoekveg 223,
Scheveningen.
R. Rian, Boz 178, Trondbeim.
Bendon Clark, R. D. Makaran, vla Kankapakapa,
Nortbland
P. Lachovitzkj, Kerem Qnar. Jernsalem.
Sendn al „IK*, Sofla, Bnlgario, nenzitajn pnrajn
poltmarkojn naciludajs, egalvaloraj al
J. de Saldanha Carreira, Av. Grao Vasko 33, r/c.,
Benflca — Llsboa.
Rnmana Esp. Sodeto, BnknreSti, Casnta Postala 9.
Einar Adamson, Virmlandsgatu 18, Goteborg.
0. Walder, Eigenbeim, Romushorn, Pĉk. VIII12139.
Int Esp.-Ligo, Heronsgate, Rickmusvorth, Britludo.
D-ro R. Zeballos Moralts, Fray Marcos (Florida).
Libro-servo de „Amerlka Esperantisto*, 114 West
16 Street, Nev Jork II, N. J.
RIMARKltM): Cin povas abonl ankaŭ rekte Ĉe la redakcio. sendante al ni 26 respondknp»'
nojn internaciajn, aŭ egalvaloron u nenzitaj poltmarkoj nacilandaj.
"~ c ,0 1 POLLANDO
S-ro Wiin Singer, 19-jara, teknika stu-
dento, Tak van Poortulietstr. 27, Delft. S-io A. Gostynski, Blelsko, str. Miarkl
Dez. kor. kun ĉl. prl Ĉ. t Certe respondos. 9-11, Slask.
norvegio . . .
N0V-ZELAND0.
PALESTINO
POLUNDO
P0RTU0ALI0
• •
• •
• •
RUMANIO
SVEDIO
SVISLANDO
TURKIO . ,
URUOVAJO
USONO. . ,
10 illgl. ilL
400 lev.
100 tts.
10 kr.
10 ugL 111.
275 fioL
240 fr.
22 pes.
24 foriPtoj
10 iBgi. IIL
13 kr.
450 llroj.
100 diiL
2.50 deltrtj
2.50 dolaroj
240 fr.
5.5 fL
10 kr.
10 ing. IIL
500 oiL
250 zl.
50 eskndoj
340 1,
0 kronoj
10 frankoj
500 piistroj
4 pesoj
2.5 doliroj
BULOAIIO
Dezlras korespondi kun la tula mondo
k.ĉ.l. PI, L. pri temoj plej diversaj la jenaj
fraŭlinoj: Totka Aleksandrova, Neli Bog-
danova, Toni Bogdanova, Zlatka Tokma-
kova, Neli Karĝanova, Lora Genĉeva, Ro-
zalia B. Kisova, Marija Ruskova, Lili G.
Kaneva. Marija An. Koleva, Katja Lambri-
nova, Jeĉka Stojanova, Hristina M. Diml-
trova kaj Vesela Tuzeuzova. Adreso: Ze-
medelski Institut, II kurs, Pazarĝik.
ĉiuj kiuj interesigas pri la kultura, eko-
nomia kaj politika vivo en la Popola Re-
spubliko Bulgario povas peti scilgojn de
-k-do Andreev Dim'V Assenovgrad.
FRANCIO
Mi interŝanĝas p. m. kun ĉiuj iandoj.
Respondo garantiata.S-ro Pierre Bruquerel,
74, ruc de Verdun, Bagneui (Seine).
Esperanto-grupeto junulara dez, kores-
pondl. Skribu al: s-ro Aiekso Chazal. In-
struisto, Sain-Bel (Rhdne).
FINNLANDO
Se estas organizajoj en iuj landoj, kfuj
dez. kontakti kun finnaj sindikatoj, sport-
aŭ paiti-organizajoj, iii sin turnu al Labo-
rista Esperanto-Klubo — Turku, aŭ: Laŭrl
Storm, Rauhankatu 31-12, Turku..
GERMANI0
Karl Wiencke, dipl.-inĝ., (24) Geesthacht-
Elbe, Schillerstrasse 5, dezi kor. kun tek-
nikistoj pri problemoj, kiuj koncernas la
lukton kontraŭ la ratoj.
JUOOSLAVIO
K-ino Albino Vodc. Knezova J8, Ljub- -
ljana.
F-ino Mokosek Blanka, lernantino, Ilica
117 a, Zagreb, dcz. kor. kun ĉiuj landoj.
F-ino BoJIca ŝpoljar, lemantino, Vrapĉe
Donje, Zagreb, dez. kor. kun ĉiuj landoj»
Ana Pavloviĉ, lernantino, Vipogradska
75-a, Zagreb, dez. kor. kun ĉi.
Hedy ŝafariĉ, lernantino, Gomji Prcĉac
21, Zagreb, dez. kor. kun ĉl.
K0LUMBI0
Ildefonso Nunez, Calle 15, 11—49, Cali,
Colombia, Sud Ameriko
Manucl Galvis G., Carrera 17, 5—60,
Cali-Colombia, interŝ. p. m.
RUMANI0
Dez. serioze kor. kaj interŝanĝi p. m.
Ernesto Schlesinger, str. Rcĝlno Marla 22,
CIuj.
Stefan Dumbraveanu, instruisto, vilaĝo
Dumbrŝveni — Botoŝani, dez. kor. pri pe-
dagogio. lingvistiko, muziko.
US0N0
Dez. kor. kun esperanlistoj nur el So-
vjet-Unio pri aktualaj mondpiobjemo).
Neprc respondos. Geoigo Gabor, 1021 Pon-
si Street, Fort Lcc> New Jcr$cy.
15
Jft 1«
DECEMBRO 1M7
DUA JARO
Radio-enketo
KULTURO
• KVLTVtA REVDO DE BALKANLANDAJ ESPERANTO-ASOCKM •
* A B 0 N 0: por 12 n-ro) - 400 L E V O J
koniUto: Ĉetredfktoro: ASSEN ORIOOROV
BULOARIO: Nikola Alekslev, prof. Petr Dinekov, prof. d-ro
Stojan ĉuĝev, Simeon Hesapĉiev, Vltall Julzari,
Ivan Sarafov.
JUGOSLAVIO: d-ro Ivo Lapenna, Bojidar Vanĉlk, prof. Rakuŝa,
Branko Rajŝiĉ.
RUMANIO: Jon Bunesku, Petre Firu, SL Freamat, K. Peliman,
Josif Petrin, Simeon Zal.
Adrcoe: Itr. ALABIN 33—III ETAŬO, ĈAMBRO 318, Sofla—BUL0ARI0
Radio Sofia (Esperatoto-fako) entreprenas internaclan enke.
tom por povi arangi laŭ ia ricevitaj demandoj sian programon.
De Ia intereso, jciun montros vi, kara samideano, de tio — ĉu vi
persone skribos al ni — dependas ĉu ni faru ĉiutagaj niajn
dissend©jn.~Respondu tuj per letero aŭ poŝtkarto niajri 4 deman*
dojn. Aŭskultu niajn dissendojn je 19.50 horo mezeŭropa tempo r
si;r mallonga ondo 32.09 metroj. Skribu al Jena adreso : Radio
Sofia, Esperanto-emisio.
• 4
, Do, jen estas niaj demandoj:
1. Kian opinion vi havas pri nova demokrata
Bulgario?
2. Kion vi scias pri nia ministro-prezidanto Ge-
orgi Dimitrov?
f
3. Kio plej multe vin interesas el la vjvo de
Bulgario-?
4. Kion vi sĉias pri la plej nova historio de
Popola Respubliko'Buigario?
ABONU AL „INTERNACIA KULTURO"
Estas malfermata kampanjo por varbado de abonantoj por
la trla jarkolekto de la revuo JNTERNACIA KULTURO\
ĉefredaktoro: ASSEN GRIOOROV
✓
La revuo daŭrlgos publlklgi interesajn artikolojn, korespondaĵojn kaj aliajn materialojn .
pri aktaalaj kulturproblemoj, pri problemoj de la internacia demokrata soiidareco kaj in-
ternacia paco, de la Esperanto-ideologio ktp. La .revuo donos interesajn materialojn el la
sciehco, kulturo, sociologio. Ĝi luktos por la unueco de ĉiuj progresemaj kaj kontraŭre -
akciaj fortoj en la Danuba Valo kaj en la tuta mondo. ĉi batalos kontraŭ la internacia
imperiismo kaj kontraŭ la bruligantoj de nova rrŭllto.
r ■
t «
Oum 'la dua jarkolekto kunlaboris per originalaj kaj tradukaj verkoĵ la ĵenaj ges-noj:
BUL6AH0: Angel Todorov, Anton Vellkov, Assen Grlgorov, d-ro Atanas Atanasov (Agro), Atanas Lakov, Canko
Murgln, Qeorgl Bigor, Georgi Hrŝev, Ivan Batakliev, Ivan Krestanov, Ivan Sarafov, Nikoia Alekstev, Simeon
Hesapĉiev, Stefan Trifonov, prof. d-ro Stojan ĉuĝev, ŝterju Kukuŝev, Trajana Ivanova, Vasil Borovko, Vasil Ĉoĉov,
Vitali Julzari. JB00SLAVI0: Bojidar Vanĉik, Emilija Lapenna, Ivo Gropuzzo, d-rb Ivo Lapenria, Jakob Stefanĉiĉ,
d-ro Jovan Stefanĉiĉ, Marko Demetrovlĉ, Nada Gropuzzo, d*ro Vuko Jovanoviĉ. RUMANIO: Eugen Relgis, Eŭgeno
Rodan, Josefo Petrin, Jullo Csapo, Kamil Peliman, Nedelja Vlad, Petre Firu, Stefan Freamat* HUN0AR10: F. Andrasi,
d-ro Jozefo Mohacsy, d-ro Kolomano Kalocsay, Ladislao Kckeny, Paŭlo Balkanyi. SOVJET-UNIO: A. Munak, Dlkran
Peŝtimalĝijan, Hilda Dresen, Simofi Mkrtiĉjan. NEDERLANDO: D. Staritsky, I. Schoon, N. Alings, Teo Jung, V.
Latte,*Wo Derks. A0STRIO i Franz Watzinger, d-ro GCrlich, Raimund ĉecho ĈEfiOSLOVAHO : J. Marik, Petro Ŝi-
mon. P0LLAND0: Isaj Dratwer, Waclaw Danovski. FRANCIO: Jean Rozenblum, R. Lebrun. ClNLANDO: Eltunko,
Laŭlum. DANKO: Poul Thorsen. P0RTU0AL10: Rodrigo Machado EGIPTO: T. Megalli. SVISLANDO: W. Kobelt.
NOV-ZELANDO : Brendon Klark.
DUM LA JARO 1948 LA REVUO APEROS EN 12 KAJEROJ.
JARA AB0N0 — 400 LEV0J.
DU0NJARA AB0N0 — 250 LEV0J.
APARTA KAJER0 — 45 LEVOJ.
Samideano aŭ socleto, kiu varbos minlmume 5 abonantojn, ĝuas !O°/ 0 da rabdto.
ABONU AL JNTERNACIA KULTUR0"
* ADRESO: „INTERNACIA KULTURO*, STR. ALABIN 33. 111 ETAĜO, ĈAMBR0 318, S0FI0 (BULOARIO)
llll■••alllll■■l^«na■l■l>•l■v■ll«■• ■■■■■■■■■••*>■■«■■ ■■© ■■■■■■■■■ ■■■■■■■■■ «■■■■■■■■■■■■■■■■■•■■■■■«■■■■■■■■■■■■■ l